El Vikipedio
| República del Perú | |
| Perua Respubliko | |
| | |
| Nacia himno : Himno Nacional del Perú Nacia Himno de Peruo | |
| | |
| Bazaj informoj | |
|---|---|
| Ĉefurbo | Limo |
| Oficiala(j) lingvo(j) | hispana |
| Ĉefa(j) lingvo(j) | keĉua ajmara |
| Plej ofta(j) religio(j) | katolikismo (85%) protestantismo (11%) |
| Areo % de akvo | 1.285.220 km² 8,8% |
| Loĝantaro | 28.220.764 ( 2007 ) |
| Loĝdenso | 22/km² |
| Horzono | UTC -5 |
| Interreta domajno | .pe |
| Landokodo | PE |
| Telefona kodo | 51 |
| Politiko | |
| Politika sistemo | Prezidenta respubliko |
| Ŝtatestro | Alan García |
| Nacia tago | 28-a de julio |
| Sendependiĝo disde Hispanio | 28-a de julio 1821 |
| Ekonomio | |
| Valuto | nova suno (PEN) |
| MEP - Suma - Pokapa | laŭ 2007 $ 208,0 miliardo $ 7.410 |
Peruo (hispane: Perú , keĉue kaj ajmare : Piruw ) estas lando en Sud-Ameriko , ĉe Pacifiko .
Enhavo |
Ĝeneralaj informoj
- Urboj: Arekipo ( Arequipa , 900.000), Trujillo (833.000), Kusko ( Cusco , 300.000).
- Rasa konsisto: mestizoj 50%, indianoj 33%, kreoloj (eŭropdevenaj) 17%.
- Kredantoj: katolikoj (85%).
- Eksporto: kupro , fero , zinko , nafto , kafo , kotono , sukero , fiŝo.
- Heredaĵo: Limo historia centro, urbo Kusko , ruinoj de Maĉu Pikĉu .
- Esperanto-movado Historio de Esperanto en Peruo
Historio
En praaj tempoj ekzistis diversaj antaŭinkaaj kulturoj , inter kiuj ĉavina , ĉimua , moĉika , nazka , tiŭanaka kaj aliaj.
Ĉirkaŭ la 14-a jarcento formiĝis la Inkaa imperio , kiu etendiĝis ne nur en la nuna Peruo sed ankaŭ en granda parto de la najbaraj landoj. Ĝia ĉefurbo estis Kusko , en la perua montaro.
Komence de la 15-a jarcento alvenis malgrandaj trupoj de hispanaj konkerantoj , estrataj de Francisco Pizarro , kiuj profitis de la dividoj en la imperio por subigi ĝin.
La konkero kreis la Vicreĝujo de Peruo , kiu ampleksis la plejmulton de la tiam konata Sudameriko, apartenanta al la Hispana Imperio .
La sendependeco estis prokalmita de la generalo José de San Martín en 1821 , kaj firmigita de Simón Bolívar en 1824 . La decida batalo okazis en Ajakuĉo ( Ayacucho ) je la 9-a de decembro de 1824 , kie estis venkita la reĝista armeo de Hispanio.
De tiam komencis la respublika vivo, plejparte malpaca. Fine de la 19-a jarcento okazis la Milito de la Pacifiko , kun Ĉilio , kiu finiĝis en 1883 per la perdo de parto de la perua teritorio.
La nuntempa periodo karakteriziĝis per sinsekvo de militistaj puĉoj, kun granda malstabileco. Post grava krizo en la 80-aj jaroj de la 20-a jarcento , en la 90-aj komenciĝis periodo pli demokrata, sed kun ankoraŭa malstabileco pro la epizodoj de koruptado (prezidentoj Alan García kaj Alberto Fujimori ).
En jaro 2006 okazis (unua voĉdono la 9-an de aprilo) nova prezidenta baloto. La plej rimarkindaj kandidatoj estis: Lourdes Flores , Ollanta Humala kaj Alan García . La du lastaj konfrontiĝis en la dua balotado, la 4-an de junio, en kiu venkis Alan García , kiu ree fariĝos prezidento de la lando post antaŭa oficado en la 90-aj jaroj.
Administra divido
Peruo estas dividita en 25 departementoj. La departementoj de Peruo estas:
0 comments:
Post a Comment