El Vikipedio
| República Federativa do Brasil | |
| Federala Respubliko de Brazilo | |
| | |
| Nacia himno : Hino nacional do Brasil Brazila Nacia Himno | |
| Nacia devizo : Ordem e Progresso Ordo kaj Progreso | |
| | |
| Bazaj informoj | |
|---|---|
| Ĉefurbo | Braziljo |
| Oficiala(j) lingvo(j) | portugala |
| Plej ofta(j) religio(j) | katolikismo (75%) protestantismo (15,4%) |
| Areo % de akvo | 8.514.877 km² 0,65% |
| Loĝantaro | 189.393.918 ( 2008 ) |
| Loĝdenso | 22/km² |
| Loĝantoj | Braziloj |
| Horzono | UTC -2 al -4 UTC-2 al -5 (somere) |
| Interreta domajno | .br |
| Landokodo | BR |
| Telefona kodo | 55 |
| Politiko | |
| Politika sistemo | Federala prezidenta respubliko |
| Ŝtatestro | Luiz Inácio Lula da Silva |
| Nacia tago | 7-a de septembro |
| Sendependiĝo disde Portugalio | 7-a de septembro 1822 |
| Ekonomio | |
| Valuto | realo (BRL) |
| MEP - Suma - Pokapa | laŭ 2007 $ 1,8 duiliono $ 11.873 |
| Esperanto-movado | |
| Landa E-asocio | Brazila Esperanto-Ligo |
Brazilo ( portugale : Brasil ), oficiale: Federala Respubliko de Brazilo (portugale: República Federativa do Brasil ) estas lando en Sudameriko . Ĝi estas la kvina plej granda lando en la mondo laŭ surfaco (post Rusio , Kanado , Usono kaj Ĉinio , kaj la kvina plej granda en la mondo laŭ loĝantaro (post Ĉinio , Barato , Usono , kaj Indonezio ). La unua eksteramerikano kiu "malkovris" hodiaŭan Brazilon, estis la portugalo Pedro Álvares Cabral en 1500 . Pro tio en Brazilo oni parolas la portugalan, kaj la lando havas grandan rasan kaj kulturan diversecon. La portugaloj intermiksiĝis kun la indiĝenoj . Al ili aldoniĝis afrikaj negruloj, alportitaj dum la kolonia periodo ĝis 1888 . Al ĉiuj aliĝis enmigrintoj el pli ol 50 landoj, precipe de Eŭropo kaj Japanio .
[ redakti ] Historio
[ redakti ] Prahistorio
Historio, laŭ strikta senco, dependas de skribaj dokumentoj . Sekve, kvankam la geografia regiono hodiaŭ okupita de Brazilo jam havis homojn antaŭ la alveno de eŭropanoj, kaj eĉ kvankam aliaj eŭropanoj alvenis al ĝi antaŭ esploristo Pedro Álvares Cabral , ne estas skribaj dokumentoj pri tio. Pero Vaz de Caminha produktis la unuan skriban dokumenton pri tio, kio hodiaŭ estas Brazilo, en aprilo aŭ majo 1500 , pro tio oni povas komenci la Brazilan historion de tiam. Antaŭ Caminha, ni havas pra-historion .
Tradiciaj historiistoj parolis ankaŭ pri " proto-historio " de Brazilo, t. e., historiaj motivoj por eliro de portugaloj de Eŭropo . Kelkaj, malmultaj, historiistoj konsideras nord-eŭropajn legendojn pri insulo Hi-Brazilo kiel parton de brazila proto-historio.
[ redakti ] Unuaj loĝantoj
Antaŭ la alveno de portugaloj , multaj homoj loĝis tie kie hodiaŭ estas Brazilo. La origino de tiuj homoj estas la sama kiel tiu de aliaj pra-amerikanoj. Eble ili alvenis de Azio per tiama tera vojo en la nuna markolo de Bering. Kelkaj tre malnovaj homaj fosilioj eltrovitaj en Sudameriko malsimpligis tiun teorion. Hodiaŭ oni akceptas ne nur unu, sed multajn transirojn de Beringa Markolo .
0 comments:
Post a Comment